Muzikaj albumoj

Mi nomiĝas Nicolas Bruche (NB). Ĉi tie estas ĉiuj informoj pri la 38 muzikaj albumoj, kiujn mi faris ekde la jaro 1999 (+ 2 lastaj albumoj farataj) ofte per la kunlaborado de Faïcel Iboudghacen (FI). Se vi deziras akiri bitkopiojn de iuj albumoj, sendu retmesaĝon al <nbruche@riseup.net>.

Ĉiuj rikordoj estas memproduktitaj kaj libere dissendeblaj. Vi rajtas kopii kaj disdoni ilin, sed vi ne rajtas komerci per ili. Se vi disdonos iujn ajn rikordojn, vi devas mencii la verkintoj kaj konformi al la permesilo de la rilata albumo.

En ĉiuj albumpaĝoj, jen estas tiel ordigitaj: enkonduka teksteto, rilata permesilo, ĉiuj trakoj, personaro, tuta kovrilo kaj eble kantataj aŭ parolataj tekstoj.

Ĉiuj jenaj rubrikoj enhavas menuon, en kies linioj troviĝas la aperdato de la albumo: la 4 unuaj ciferoj rilatas la jaron, la 2 sekvantaj la monaton kaj la 2 lastaj la tagon. Ekzemple: 1978-07-04 signifas la 4an de Julio 1978.